Copy
432 | Februaro 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

TEJO Aktuale renoviĝas!


TEJO Aktuale estas renoviĝanta! Ĝi havos pli da spaco por novaĵoj el la TEJO-universo, tutmonde kaj loke, sen forgesi gravajn eventojn por la tuta Esperantujo. Ni decidis ŝanĝi la dissendan oftecon al unu fojo monate. Cetere ĝi havas novan redaktoron kaj renoviĝantan grafikon. Sed plej grave, ni celas havi pli da partoprenado de niaj legantoj, do se vi havas ion, kion vi opinias aperinda en la venonta numero aŭ sugestoj por plibonigi tiun ĉi bultenon, ne hezitu skribi al ni per la retadreso tejoaktuale@tejo.org antaŭ la fino de ĉiu monato, ni klopodu respondi al ĉiuj sugestoj. Koran antaŭdankon!
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.

TEJO-delegitaro partoprenis en YO!Fest 2017


TEJO partoprenis ankaŭ ĉi jaro en la Eŭropskala festo YO!Fest, kiu okazis en Mastriĥto por celebri la 25'an datrevenon de la Mastriĥta Traktato, kiun la 7'an de februaro 1992 subskribis la anoj de la Eŭropa Konsilio, formale ekigante la Eŭropan Union. TEJO kompreneble ne povis maltrafi la eventon kaj sendis motivitajn delegitojn, kiuj aranĝis interesajn lingv-rilatajn aktivojn por ĉiuj partoprenantoj. Legu la tutan artikolon
La TEJO-teamo al la YO!Fest en Mastriĥto

Letero al la nova prezidanto de la EU-parlamento

La EU-parlamento havas novan prezidanton ekde januaro 2017, Antonio Tajani. Dum sia elparolo en la EP plensesio, li parolis ankaŭ pri lingvaj malplimultoj kaj homoj vivantaj en periferiaj regionoj. La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, tuj sendis leteron al li por montri la subtenon kaj disponeblon de TEJO alporti niajn dekjarajn kapablojn por kontraŭstari lingvan diskriminacion. La sendita letero troviĝas ĉi tie.

TEJO partoprenis en ECOSOC


Francesco Maurelli, Sara Spanò kaj Raúl J. García reprezentis TEJO'n en ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, ĉe la Junulara Forumo 2017 en Nov-Jorko! Legu la rakonton de Francesco pri la evento ĉi tie.

 

TEJO serĉas kreanton de aplikaĵo


Ĉu vi spertas pri kreado de poŝtelefonaj aplikaĵoj? Ne maltrafu la okazon! TEJO bezonas aplikaĵon kiu utilos kadre de la Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo kaj disponebligas buĝeton de 4450€ por la kreado de ĝi. Vi havas tempon ĝis la 24'a de Februaro por sendi vian kandidatiĝon. Legu la detalojn.
 

Gastigu volontulon ekster Roterdamo

Cele al tutmonda agado, TEJO ŝatus havi volontulon en alia loko ol en ĝia sidejo. Ni do faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu elektotan TEJO-volontulon. TEJO pretas provizi helpon je maksimume 2.000€ por unu jaro, por (parte) kovri rilatajn kostojn. Ĉu vi ŝatus ke via asocio havu TEJO-volontulon? Vi havas ankoraŭ malmultajn tagojn por sendi vian kandidatiĝon ĝis la 15-a de februaro. Legu detalojn kaj kondiĉojn sur nia paĝaro.

Venontaj Eventoj dum Februaro kaj Marto

TEJO havas novan komisiiton pri Landa Agado en Oceanio

Ŝi estas Joanne Johns!

Vic-prezidanto de la Melburna-Esperanto Asocio, estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kaj kunredaktoro de la nacia gazeto Esperanto Sub La Suda Kruco, Joanne celas sciigi pli da junuloj pri Esperanto, kaj certigi, ke estas sufiĉe da interesaj, amuzaj kunvenoj por ili ĉeesti.

Legu la tutan artikolon sur nia retejo!

Joanne Johns, nova komisiito pri Landa Agado en Oceanio.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Alessandro Bonfanti
Kontribuantoj de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltasar, Michael Boris Mandirola

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by MailChimp